Daŭripova sporto por ĉiuj: AFIDE 2019

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-06 09:09:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La malferma sesio de AFIDE 2017. Foto: Calixto N. /Periódico JIT

La 8-a internacia kongreso pri fizika agado kaj sporto (AFIDE) sesios en la kongresa palaco de Havano inter la 11-a kaj la 15-a de novembro kun la celo interŝanĝi spertojn rilate al la esplorado por pliigi la profesian kreskon de la kubaj kaj eksterlandaj delegitoj.

La evento sesias ĉiun duan jaron kaj estas la ĉefa scienca evento de la landa atleta movado. Ĝi inkluzivas metiejojn pri vivkvalito, psikologiajn studojn pri komunumoj,, egaleco, inkluziveco, genro kaj daŭripova evoluo sojle al la Tagordo 2030.

Pro tio ke ĝi sesios semajnon antaŭ la festoj de la 500-a datreveno de Havano, AFIDE 2019 estos ŝanco por ke la ĉeestontoj ĝuu la flankajn aranĝojn, inter ili, prezenton de sportaj vestoj, ekspoziciojn kaj fakajn vizitojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up