La monda rekordisto Javier Sotomayor ricevas latinan premion de svisa horloĝ-firmao

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-14 11:20:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Jvier Sotomayor  ricevas premion  Latino Award 2020 Cuervo y Sobrinos

La kubano Javier Sotomayor, la plej bona altec-saltisto de la historio, ricevis en Havano la latinan premion 2020 de la prestiĝa horloĝ-domo svisa “Korvo kaj Nevoj”, rekone al lia eksterordinara trajektorio sporta.

Sotomayor, posedanto de la ankoraŭ mondaj rekordoj je alteca salto dankis la premion per mesaĝo en la sociaj retejoj, akompanata de foto en kiu li portas la ekskluzivan juvelon de la svisa marko, fondita en Havano en 1882.

Sotomayor dankis pro tiu ĉi rekono al sia sporta kariero, “ne jarcenta kiel la prestiĝa juvelo, sed plurjardeka kiel monda  rekordisto”.

La premia ceremonio okazis en la Palaco de la Vickaporalo en la malnova urbocentro, kiun partoprenis  tri el liaj 5 filoj kaj la olimpia ĉampiono Anier García.

Ekde 2003 la firmao “Korvo kaj Nevoj” transdonis la Premion Latinan por omaĝi elstarulojn latinajn en profesiaj medioj, inter ili, al  la muzikisto Chucho Valdés, la dancisto Carlos Acosta, la historiisto Eusebio Leal, kaj aliaj artistoj internaciaj  kiel Pedro Almodóvar, Miguel Bosé, Andy García kaj Antonio Banderas.

La firmao havas ekde 2009 sian vendejon Boutique en la historia centro de Havano.

La ceremonion ĉeestis membroj de la svisa kaj hispana ambasado en Havano, elstaruloj de la ĉefa domo de la svisa kompanio kaj de la oficejo de la historiisto de Havano.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up