Basbalo: prizorgi la plenumon de la regularo por pli dinamikaj ludoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-10-18 12:39:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La nacia komisiono pri basbalo (CNB), la nacia sporto de Kubo, havas la taskon prizorgi strikte la regularon de tiu ĉi sporto kun la celo havi pli dinamikan ludon kaj doni pli bonan spektaklon al la amantoj de tiu sporto dum la venonta matĉo 53.
La 42 arbitraciantoj kiuj partoprenos la klasikan matĉon ekde la 3-a de novembro, ne permesos malregulaĵojn kiel okazis en la antaŭa, kiam oni alfrontis problemojn pro kelkaj decidoj kaj maldisciplinoj samkiel pro misuzo de la uniformo.
Luis Daniel del Risco, estro pri reguloj kaj arbitraciado de la CBN, asertis al la gazetaro ke oni adoptos decidojn rilate al tiuj kiuj perfortos la regulojn kaj permesos plilongigon de la ludoj sennecese.
Li informis ke 9 novaj arbitraciantoj eklaboros en tiu ĉi matĉo pro ties elpruvita kvalito kaj sperto en la fako; ili anstataŭos la saman kvanton de aliaj kiuj ne plu laboros en la nuna matĉo.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up