Kubaj sportistoj trejniĝas en Francio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-08-19 06:27:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba teamo de ĵudo kiu partoprenos de la 25-a ĝis la 31-a de aŭgusto en la monda ĉampiona matĉo de tiu sporto, en Chelyabinsk, Rusio, trejniĝas en Bourges, Francio, kie ili kontentige plenumas la trejnigan programon.
Pri la temo, la profesoro Justo Noda esprimis al la gazetaro, ke ĉio evoluas laŭ la plano, inkluzive tio rilata al la sportisto Asley González, nuna subĉampiono olimpika kaj monda de la divizio de 90 kg, kiu ne konkuros en la monda evento pro tio ke li baldaŭ estos operaciata en la ŝultro.
La disĉiploj de Noda dividas la tatamojn, gimnastikejojn kaj kurejojn kun proksimume 100 francaj ĵudistoj el la kategorioj adolta kaj junula.
La kondiĉoj estas tre bonaj kaj ni esperas atingi la optimuman sportan formon antaŭ la komenco de la monda ĉampionado, emfazis Noda.
Kubo estos en la monda evento en Chelyabinks kun sia virina teamo, kiun gvidas Idalis Ortiz en pli ol 78 kg, kiu regas la mondan specialecon, olimpika kaj monda ĉampiono.  
Kubo lokis sin en la tria loko laŭ landoj en la monda ĉampionado okazinta en la brazila urbo  Rio de Ĵanejro en 2013, nur antaŭita de Japanio kaj Francio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up