Kubo gajnis la basbalan matĉon de la kariba regiono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-02-09 08:12:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La membroj de la basbala teamo Vegueros de Pinar del Rio, de Kubo, revenis al la insulo depost gajni la kariban matĉon 57-an de tiu sporto, kiu finiĝis ĉi-dimanĉe.

La teamo, tre kontenta pro la venko en tiu regiona matĉo, revenis kun la titolo de ĉampionoj depost 55 jaroj da foresto.

La kuba teamo ne havis bonan komencon dum la klasifika etapo, tamen, post eniri en la antaŭfina etapo ĝi venkis la venezuelan teamon Caribes de Anzoátegui.

Kaj fine, kun la subteno de bona parto de la pli ol 7 mil 500 ĉeestantoj, Vegueros sukcesis venki la meksikan teamon je  3 kontraŭ 2 kaj tiel gajni la pokalon de ĉampionoj de la matĉo.

Dum gazetara konferenco post la ludo, la estro de la kuba teamo, Alfonso Urquiola, asertis ke “estis tre konkurenca matĉo, tre bona, sed mi devas diri ke pli ol nia propra venko, ĝi estis venko por la basbalo de la kariba regiono”.

Tiu ĉi estas la oka titolo de Kubo en la  kariba matĉo, la unua depost la reveno de Kubo al la eventoj. Tiu ĉi venko forigis la eblecojn de Meksiko atingi la ĉampionan titolon trifoje, ĉar ili gajnis en 2013 kaj 2014.  



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up