Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Denuncas Kubo ŝteladon de sportaj talentoj al la sudaj landoj.

En la ĝenerala asembleo de  UN, la konstanta reprezentanto de Kubo, Rodolfo Reyes denuncis la ŝteladon de sportaj talentoj kaj ankaŭ esprimis la sintenon de la insulo pri la fakto ke la sporta agado havu kiel solan kompenson, la monon, kiu favoras tiun ĉi situacion.
Dum sia parolado en la plenkunsido de la 193 membroŝtatoj de UN, la kuba diplomato defendis la principon ke la sporto estas armilo de solidaremo kaj amikemo, kaj instrumento por instigo paca, evoluo kaj kunlaboro, preter merkataj interesoj.
La ĝenerala asembleo dediĉis la matenan sesion al la temo “La sporto por paco kaj evoluo: konstruado de paca kaj pli bona mondo per sporto kaj la olimpia idealo.”
Tiurilate, Reyes prezentis en la forumo la kuban vizion impulsi la rajton de ĉiuj civitanoj al la sporta praktiko kaj eniron de tiu fako al la edukaj programoj.
Li ankaŭ parolis pri la kuba kunlaboro kun aliaj landoj por altigi la konkurajn rezultojn, instigi al amasa praktiko de sportoj kaj evoluigi amikajn rilatojn inter la popoloj.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 10-12-17
  • Esperanto 03-12-17
  • Esperanto 26-11-17
  • Esperanto 19-11-17
  • Esperanto 12-11-17
  • Esperanto 05-11-17
vizitkalkulilo

4084361

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4242
  • today: 1638
  • online: 218
  • total: 4084361