Malmierca: Japanio estas grava partnero por Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-28 09:51:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Tokio, 28 nov (RHK) La kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj (Mincex), Rodrigo Malmierca, renkontiĝis en la japana ĉefurbo kun la ministro, Fumio Kishida, kaj partoprenis negoc-forumon kun la celo multobligi la ekonomiajn rilatojn inter ambaŭ landoj.

Temas pri la dua forumo tiaspeca okazanta inter reprezentantoj de ministerioj kaj kompanioj de la du landoj, kaj ambaŭ ministroj kompromitis sin ampleksigi la ekonomiajn ligojn inter Japanio kaj Kubo.

La japana ministro transdonis sian deziron ampleksigi la rilatojn dum la kuba ministro asertis ke “Japanio estas grava partnero” por la kuba merkato, laŭ deklaroj diskonigitaj de la loka informagentejo Kyodo.

Ambaŭ ministroj renkontiĝis, ankaŭ, dum la vizito dekminuta farita de Kishida al la kuba ambasadejo en Tokio, kie li esprimis siajn kondolencojn pro la forpaso de la kuba gvidanto Fidel Castro.

La vizito de la kuba ministro Malmierca, celas doni kontinuecon al la intensigo de la rilatoj inter la du landoj, komencita post la restarigo de rilatoj inter Kubo kaj Usono, kiam vizitis la kariban insulon Kishida en 2015 kaj la ĉefministro japana, Shinzo Abe, septembre de la nuna jaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up