Alta sezono turisma antaŭvidas superan fermon en 2016

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-26 09:03:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La lando ĵu komencis sian etapon de pli alta turisma alfluo kun esperigaj ciferoj kiuj antaŭvidigas superan fermon de la jaro 2016 kompare al la pasinta jaro. Ĝis oktobro, entute tri milionoj 193 mil 109 turistoj alvenis al Kubo, kio superiras je 12% por sama periodo de 2015.

María del Carmen Orellana, ĝenerala direktorino pri merkadotekniko de la ministerio de turismo, klarigis ke tia evoluo aŭguras favoran rezulton, kiam la lando havas kiel celon, atingi 175 mil turistojn pliajn kompare al la pasinta jaro.

Kanado daŭre gvidas la liston de emisiantaj landoj, kie ankaŭ okupas elstaran lokon Usono, kvankam ni ne povas preteratenti ke la usona sieĝo malpermesas al siaj civitanoj viziti la insulon kiel turistoj.

La usonanoj povas viziti nian landon se ili alĝustiĝas al la 12 kategorioj rajtigitaj de la usona administracio de Obama.

Estas nedubeble ke la destino Kubo iĝas pli firma en la mondo, danke al la konstanta laboro de la insulaj aŭtoritatuloj por plibonigi la servojn, la promociado donita al la turisma produkto kuba en la mondo kaj la procezo de rilatnormaligo inter Vaŝingtono kaj Havano.

En tiu ĉi kresko-procezo ankaŭ influadis la komenco de novaj aeraj operacioj de diversaj flugkompanioj de Aŭstrio, Rusio, Francio kaj Italio. Aldone, la restarigo de la komercaj flugoj regulaj kun Usono, nuligitaj komplete ekde 1961, ankaŭ favoras la turisman evoluon.

Esperiga novaĵo por la sektoro estas ke  komenciĝis la regulaj flugoj ekde Usono al Havano.

Ĉi-jare la aŭtoritatuloj de ambaŭ landoj subskribis memorandumon de interkomprenigo por restarigi la komunikadon aeran, kio starigas la eblecon realigi ĝis 110 tagajn flugojn inter la du landoj, 20 el ili al Havano kaj 10 al ĉiu el la naŭ internaciaj flughavenoj rajtigitaj tion fari laŭlonge de la insulo.

La restarigo de  tiuj flugoj ankaŭ favoras pli grandan moviĝemon de la usonanoj en la kariba regiono, kie la insulaj landoj impulsas programojn de turismo multdestina, speciale en la sektoro de la grandaj krozadŝipoj de Usono, kiu ankaŭ rekomencas siajn vojaĝojn al Kubo.

Rilate la hotelan infrastrukturon, nuntempe Kubo posedas 65 mil loĝlokojn kaj pli ol 17 mil ĉambrojn en privataj domoj, alianciĝo kiu plifortigas la ŝtatan oferton.

Oni laboras por kreskigi tiun nombron fronte al la notinda kresko de la nomata industrio de nenifaro.

Tiamaniere oni investis tiucele en la provincoj Ciego de Ávila, Villa Clara, Matanzas kaj Insuleto Largo, serĉante pliajn loĝkapacitojn tutlande.

De 2016 al 2030 la lando antaŭvidas konstrui 108 mil ĉambrojn, el ili 30 mil kun eksterlanda kapitalo.

La nun renovigita dosiero de negocoj kubaj 2016-2017, prezentita dum la pasinta internacia foiro komerca de Havano, inkluzivas la turisman sektoron kun la plej grandaj eblecoj, kelkaj cele al impulsado de la hotela aranĝo per novaj konstruoj aŭ rekonstruoj de loĝlokoj, samkiel pri aldonaj infrastrukturoj.

Al tio aldoniĝas ke Kubo havas multon por oferti, jen la klimataj allogoj kaj naturo, jen la historia, kultura kaj materiaj riĉaĵoj, kune kun la ĉarmo kaj gastigemo de siaj loĝantoj.

Kune kun tio, la entreprenitaj agadoj por doni al la lando efikan kaj fortan instrastrukturon, antaŭvidigas la aŭtoritatulojn de la turisma sektoro pri bona fermo de la jaro kaj bonan aŭguron por 2017, kun notinda kresko en la nombro de eksterlandaj vizitantoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up