Renovigeblaj energifontoj en Kubo: bioelektrejo estos parto de la energetika matrico.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-05-01 11:44:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La entrepreno Biopower S.A. formita de kapitalo kuba kaj brita, anoncis la ekkonstruon de la unua bioelektrejo en Kubo, kiel parto de la strategio de la insulo por ampleksigi la uzon de renovigeblaj energifontoj ene de sia energetika matrico.

Unu el la akciistoj de la konstru-entrepreno, Francisco Lleó, emfazis ke tiu unua fabriko, kiu estas konstruata en la ĉirkaŭaĵoj de la sukerfabriko Ciro Redondo, estos parto de  tutlanda projekto, celanta konstrui aliajn 25 fabrikojn en la venontaj jaroj.

La estrarano precizigis ke baldaŭ ekkomencos la konstruadon de dua biofabriko en la sukerfabriko Jesús Rabí, en la okcidenta provinco Matanzas, kaj memorigis ke Kubo posedas programon kiu celas atingi ĝis 24% de elektra generado renovigebla ĝis la jaro 2030, el kiu 14% apartenos al la sukera industrio.

La instalaĵo kies investo superas je 160 milionoj da dolaroj, generos 60 megavatojn hore surbaze de la taga konsumo de 2100 tunoj da sukerkana restajo kaj 1200 tunojn da specio de mimulo, arbustoj el dura ligno abunda en la insulo, kiu rezultigos ŝparon de 50 milionoj da dolaroj pro tio ke ĝi anstataŭos krudoleon en la energian produktadon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up