Alvoko de la kuba parlamento kontraŭ la usona blokado.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-08 17:20:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Alvoko de la kuba parlamento kontraŭ la usona blokado.

La deputitoj de la komisiono pri internaciaj rilatoj de la nacia asembleo de la popola povo de Kubo diskonigis alvokon en kiu ili memorigas ke la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono kontraŭ Kubo, komencita en oktobro de 1960, de la unua momento estas la sistemo de unuflankaj punoj, maljusta, akra kaj pli longdaŭra iam aplikita kontraŭ iu ajn lando.

Tiamaniere, la parlamentanoj konfirmas ke tiu blokado estas perforto amasa, malferma kaj konstanta de la homaj rajtoj kontraŭ la kuba popolo kaj la ĉefa obstaklo por evoluigi la kuban ekonomion kaj la starigo de la nacia plano de evoluo ekonomia kaj socia, la Tagordo 2030 kaj ties celoj de daŭripova evoluo.

La alvoko elstarigas la intensigon de la konstanta persekutado kontraŭ la financaj transakcioj kubaj kaj la bankaj kaj kreditaj operacioj de la insulo je tutmonda skalo, kio provokis grandajn damaĝojn al la ekonomio, speciale, en la komercaj agoj de la entreprenoj kaj naciaj bankoj en ties rilatoj kun la internacia bankaro.

La parlamentanoj konfirmas la damaĝojn homajn kaj ekonomiajn provokatajn de tiu sieĝo altrudata de Usono, kiuj daŭre kreskas kaj elstarigas ke ekde la jaro 1992, la Ĝenerala Asembleo de UN petis, jam en 26 rezolucioj,la ĉesigon de tiu ekonomia, komerca kaj financa sieĝo, kaj ke 191 el 193 membro-ŝtatoj de UN subtenis la

La plej lastan resolucion A/RES/72/4, aprobitan la unuan de novembro de 2017.

La alvoko konfirmas ke okazis retroiro en la reciprokaj rilatoj inter la du landoj, kaj ke la usona registaro decidi plifortigi la ekonomian blokadon per altrudo de novaj obstakloj al la jam limigitaj ebloj de komerco por la  usonaj entreprenistoj kaj aldono de pliaj limigoj al la civitanoj por vojaĝi al Kubo.

Tial, ili deklaras rifuzon kontraŭ tiu politiko kontraŭa al la principoj de la internacia juro kaj de la Ĉarto de UN kaj al la Proklamo de Latinameriko kaj Karibio kiel Zono de Paco.

La kubaj parlamentanoj invitas la usonan kongreson atenti la plimultan dedizon de vastaj sektoroj de la usona socio kiu pledas por ĉesigi la finon de la sieĝo kaj tiel ĉesigi tiun ĉi ankiloza politiko usona kontraŭ Kubo.

Tiamaniere la kubaj parlamentanoj alvokas siajn homologojn tra la mondo fortigi la internacian postulon por ĉesigi tiun politikon kiu vundas la rajton de la kuba popolo kaj de triaj ŝtatoj; kaj ankaŭ alvokas subteni siajn landojn en la apogo al la projekto de rezolucio nomata «Bezono ĉesigi la blokadon ekonomian, komercan kaj financan altrudatan de Usono kontraŭ Kubo»



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up