Kuba ekonomio 2018: novaj defioj kaj venkoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-12-28 09:40:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Evoluo de la kuba ekonomio en 2018

La kuba ministro pri ekonomio kaj planado, Alejandro Gil Fernández, prezentis la resumon de la kuba ekonomia 2018 dum la lasta sesio ordinara de la kuba parlamento, kie li sciigis ke la landa ekonomio kreskis je 1,2%. Li taksas ĝin meritplena kresko, sed agnoskis ke ĝi ne sufiĉas.

La ministro asertis ke tia kresko okazis spite al kompleksaj cirkonstantoj pro diversaj faktoroj, interalie, pro la damaĝoj de la uragano Irma , kiu provokis 13 mil milionojn da pesos perditaj, kaj aldone al tio, la sekvoj de la usona ekonomia sieĝo.

Laŭ la komisiono ekonomika por Latinameriko kaj Karibio (CEPAL), la averaĝa kresko de la regiono en la nuna jaro estas je 1,2%. Tial, ni estas en la sama averaĝo de nia geografia regiono, konfirmis la ministro.

Kubo ne sukcesis atingi la celon antaŭviditan en la Plano de la Ekonomio, kiu estis kresko je 2%, ĉar ankaŭ la eskportaĵoj ne estis plenumitaj kaj sekve ne eblis importi necesaĵojn planitajn, kio malkontribuis al diversaj agadoj.

La investoj planitaj restis 15% sub la atendoj kaj tio ĉi estas esenca aspekto, ĉar kiel aldonis la ministro, estas necesi plenumi tion ĉar estas evolufonto.

Li klarigis ke por la venonta periodo, nepras atingi pli da rento el la investoj faritaj, kio devas esti prioritate atentita de la koncernatoj, tio estas, prizorgi la evoluon de la jam faritaj investoj tiel ke la investa procezo okazu pli rapide kaj efike en la anstataŭo de importaĵoj, por pli dinamika kresko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up