FITCuba 2019 kaj la antaŭvidoj de la Monda Organizo de Turismo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-09 07:07:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nacia Kapitolo de Havano

Spite al la kalumniaj kampanjoj kaj la plifortigo de la usona blokado ekonomia, financa kaj komerca altrudata al la insulo dum preskaŭ ses jardekoj, Kubo ricevis jam du milionojn da vizitantoj laŭ estis informite ĉi-semajne.

Tiu ĉi grava notico akompanas la okazigon de la 39-a internacia foiro de turismo en Havano, al kiu estas dediĉita la foiro kaj ankaŭ al Hispanio kiel gastlando.

Ĉi-rilate la monda organizo de turismo publikigis siajn antaŭvidojn por la turisma industrio je monda nivelo. Estas informite ke en 2018 okazis 1400 milionoj da vizitoj internaciaj tutmonde, kresko je 6% kompare al la antaŭa jaro.

Por 2019 la monda organizo antaŭvidas kreskon proksimuman je 3% aŭ 4%, pli kongruan kun la jaraj kresko okazinta dum la lasta jardeko, kio fortigas la bezonon evoluigi industrion turisman pli daŭripovan, sen endanĝerigi la naturajn kaj kulturajn rimedojn aŭ la vivkvaliton de la komunumoj kiuj ricevas la turistojn.

Tiamaniere, FITCuba 2019 estas renovigita okazo por ke Kubo disvastigu sian turisman industrion, aparte la turismon de eventoj kaj allogaĵoj, kaj demonstri ke ĝi estas destino sekura kaj fenestro al Karibio.

La foiro sesios ĝis la 11-a de majo kaj donas ŝancon al negocado kaj intertraktoj inter la reprezentantoj de pli ol 20 landoj, en prelegoj, standoj kaj aliaj flankaj eventoj en la fortreso de San Carlos de la Cabaña en Havano, kiu tiamaniere festas sian 500-an jubileon en 2019.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up