La muzeo de rumo en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-04-23 17:52:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Pro la varmeco de la tropika varmo multaj homoj povus imagi ke en Kubo la unua trinkaĵo estus biero kaj, memkompreneble, iasence tio estas vera, tamen, longa tradicio tiurilate donas prioritaton al rumoj, kies diverseco kaj bongusto tre abundas en la kariba insulo, kelkaj el ili internacie rekonataj kiel elstaraj kaj altkvalitaj trinkaĵoj. Ĝuste tial ekzistas pluraj lokoj kiuj iel montras la kulturon produkti, gustumi kaj vendi rumojn kiuj identigas la kuban naciecon.
 
En la Malnova urbo Havano,  staras domego konata kiel rezidejo de la Grafoj de la Mortera, hodiaŭ transformita de Muzeo de la rumo Havana Club. Ĝi situas fronte al la marbordo ĉe la havana haveno, ĉe la stratangulo de la suno.
 
Ĝia konstruo datumas de la fino de la 17-a  jarcento, inter 1772 kaj 1780 kaj oni povas taksi ĝian arkitekturan trajton kongruan al la formalaj kodoj de la havana baroka stilo.
 
Ĝi posedas du etaĝojn altajn kaj interetaĝon tre ofte trovatajn en la koloniaj konstruaĵoj de tiu periodo. La ekstera parto montras pejzaĝa bildo fortigita de simetrio inter ĝiaj embrazuroj kaj balkono etendiĝanta laŭlonge de la fasado.
 
La ĉefenirejo situas centre,  fronte al la strato Sankta Petro, la portiko ĝin kadriganta konsistigas la  simbolon de la tuta konstruaĵo. La fasado en sia tutaĵo estas unu el la plej elstaraj de tiu epoko.
 
La domo estis konstruita de juna paro José Fajardo Covarrubias kaj Jozefa Montalvo, li devenis el Ĉilio kaj laboris kiel ĉefpolicisto de la reĝaj armeoj de Havano dum la ekzino estis filino de Lorenzo Montalvo, riĉa proprietulo ricevinta la nobeltitolon de grafo pro la servoj donitaj al hispana krono kiam la urbo estis kaptita de la angloj.
 
La filo de tiu paro, Juan Fajardo Covarrubias kaj Montalvo realigis splendoran periodon en la domo farinte plurajn dekoraciajn transformojn tiel ke li fieris pri posedo de la plej belaj murpentraĵoj de la urbo kaj la plej riĉaj kaj modernaj mebloj, kies elstareco allogis la tiaman ĉefespiskopon de Espada kaj Landa je sia alveno al la insulo en la jaro 1804.
 
Fine, la ĉefepiskopo sukcesis lui la domon kaj translokis la episkopan palacon al ĝi.
 
En la jaro 1892 nova riĉulo translokiĝis al la domo, la tria grafo de la Mortera, Ramón de Herrera, kiu aĉetis ĝin kaj instalis tie la oficejojn de sia ŝip-kompanio, kio daŭris dum la tuta 19-a jarcento.
 
Ekde la jaro 1902 ĝis 1959 la domo rolis kiel sidejo de pluraj entreprenoj kaj kompanioj kaj poste en la jaro 1965 estis sidejo de la akademio de sciencoj ĝis 1968 kiam ĝi transiris al la manoj de la nacia kultura konsilantaro.
 
La nacia centro de konservado kaj restarigo de monumentoj iniciatis ĝian renovigon en la jaro 1990, kiam oni eliminis multajn transformojn kaj aldonojn  faritajn  laŭlonge de la jaroj.
 
En la jaro 2000 ĝi ekhavis novan uzon kaj revigliĝon pere de laboroj entreprenitaj de la oficejo de la urba historiisto kies celo estis rehabilitigi  la konstruaĵon por ĝin malfermi kiel Muzeo de la rumo Havana Club.

Ĝi konsistigas parton de la strategio transdoni al la insulon sian rolon kiel lulilon de rumo kaj eblas ke ĝi iam transformiĝos en mondan muzeon de rumo.
 
En la muzeo  oni klarigas la procezon de leĝera rumo, degustadas ĝin kaj klarigas la trajtojn de la kuba rumo. Oni detale klarigas la evoluon de koktelumado kaj de la grandaj trinkejoj de Kubo.
 
La renovigo de la domo okazis respektante ĉiujn historiajn elementojn, arkitekturon kaj spacojn de la konstruaĵo, rekonstruante la handikapitajn elementojn, riparante la detruitajn pecojn kaj aldonante murojn kaj murpecojn kongrue al ĝiaj novaj funkcioj, sed ĉiam adaptiĝante al tio ja ekzistanta.
 
La nova teknologio bezonata por bona funkciado de la muzeo, ankaŭ adaptiĝis al la historia konstruaĵo hodiaŭ vizitebla pere de gvidita vizito kaj ĝuante kulturan oferton de la instalaĵo. Sendube, vizitinda ejo ne nur por amanto de rumo kaj kokteloj sed ankaŭ por amantoj de la arkitekturo kolonia kaj la historio de tuta epoko en la kariba insulo.
 
 
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up