Kubo anoncas malfermon al landa turismo en la unua fazo de malparaliziĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-23 11:25:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La hotelkompanio Cubanacán anoncis ĉi-semajne la malfermon de siaj hoteloj dum la unua etapo de malparaliziĝo de la Covid-19, kiu por la internacia turismo komenciĝos la 1-an de julio.

La promociestro de la kompanio Cubanacán, Miguel Brugueras, prezivigis ke la vendoj de tiuj turismejoj okazos por la landaj vizitantoj en la giĉetoj de la lokaj institucioj kaj en la portalo www.hoteles.cubanacan.com aŭ rekte en la turismejoj.

Kubo eniris la unua fazon de malparaliziĝo ĉi-monate por landaj turistoj kaj malfermis rezervojn por la dua fazo kiam eniros eksterlandaj vizitantoj.

La unuaj turismejoj disponeblaj en tiu ĉi dua fazo por la eksterlandaj vizitantoj estos en la insuletoj de la centro-nordo de la kuba arkipelago kaj ne povos viziti aliajn lokojn ekster ĝi, kie ili havos ĉiujn kondiĉojn kaj garantiojn sanitaran per teamoj de kuracistoj kaj epidemiologoj.

Por la tria fazo de la malparaliziĝo, ĉiuj turistoj povus rekuperi la ritmon de la nomata nova normaleco tutlande, sed respektante la regulojn de sanitara protekto kaj aliaj koncernaj regularoj.

Kubo estas malferma al nacia turismo ekde la pasinta 18-a de junio escepte de Havano, kiu ankoraŭ havas pozitivajn kaj aktivajn kazojn de la malsano.

La hotelo malfermitaj de Cubanacán estas en Viñales, Pinar del Rio, Villa Clara kaj la urbo Remedios en la centro de la insulo; ankaŭ en Sancti Spiritus, nome en Trinidad, kie malfermiĝas la hotelo Memories Trinidad kaj Costa Sur plus Las Cuevas.

Ankaŭ en la orienta parto de la insulo malfermas Camagüey, Holguín, Santiago de Cuba.

Cubanacán posedas 70 hotelojn kaj 15 mil ĉambrojn tutlande, kio inkluzivas turismon de suno kaj plaĝo, sed ankaŭ geedziĝaj festoj, naturo, urbo kaj kulturo, turismo de familio, fiŝkaptado kaj plonĝado.

Nuntempe, ses mil ĉambrojn de la turisma kompanio estas mastrumataj de eksterlandaj ĉenoj kiel Meliá, Blau, Iberostar, Breezes kaj Blue Diamond.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up