Varadero akceptos internacian turismon ĉi-monate

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-11 11:35:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba banloko Varadero, ĉefa destino de plaĝo kaj suno, plifortigas siajn regulaĵojn kaj protokolojn por akcepti internaciajn vizitantojn ekde la 15-a de oktobro, sciigis Ivis Fernández, funkciulino de la ministerio de turismo en la provinco.

Ŝi precizigis ke la unua celo estas protekti la laboristojn kaj turistojn, kaj tiucele, oni kapabligis kaj trejnigis la personaron en ĉiuj turismaj areoj, samkiel laŭdis la agojn por konservado kaj restaŭrado de la instalaĵoj por pli bonaj servoj.

La banloko rekomencos siajn servojn iom post iom kaj ordigite, kaj komence estas pretaj 12 hoteloj. Same, estis informite ke la internacia flughaveno de Varadero estas preta por akcepti la venontajn flugojn.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up