Forumo virtuala impulsos kontaktojn kun eksterlandaj negocistoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-10 09:48:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 10 (RHK) Kubo faros virtualan forumon la 8-an kaj 9-an de decembro por impulsi kontaktojn kun negocistoj de aliaj landoj, anoncis la ministro de ekstera komerco kaj fremdaj investoj (Mincex), Rodrigo Malmierca.

Laŭ informis la ministro en Tvitero, ĉi-marde estos oficiale prezentita  la alvoko organizata de Mincex, la komerca ĉambro kaj la centro por promociado de ekstera komerco kaj fremdaj investoj (Pro Cuba).

La entreprenista forumo Cuba 2020 ebligos la esploradon de novaj merkatoj kaj impulsos negoceblecojn kun la insulo, kiu starigas novan strategion sociekonomian, kun ĉefa atento al fremdaj investoj kaj kreskigo de eksportado.

Por faciligi la entreprenajn demarŝojn, pasintsemajne la koncernaj aŭtoritatuloj inaŭguris en Havano la centrajn oficejojn de la Unika Giĉeto por fremdaj investoj (Vuinex), kiu simpligas la procedurojn kaj mallongigas limdatojn por aprobi la permesojn kaj  rajtigilojn.

Paralele, kiel instigilo al la investoj kun fremda kapitalo, la ministerio de financoj kaj prezoj aprobis la eblecon ricevi impostan bonifikon inter 10 kaj 30% de la pago kontraŭ profitoj.

Baldaŭ ekvalidos du novaj juraj normoj pri hipotekoj, garantiaĵo kaj fideikomiso, kiuj donas pliajn garantiojn al negocoj kun fremdaj investoj kaj evitas damaĝojn al la investantoj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up