Kreskis la nombro de eksterlandaj vizitantoj en julio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-31 09:35:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pli ol 250 mil eksterlandaj turistoj vizitis Kubon la pasintan julion, cifero kiu reprezentas altigon je 26.1% kompare al la sama periodo de 2014.

Denove Kanado estis en la unua loko de landoj el kiuj venis la plimulto da vizitantoj, tio estis, pli ol 72 mil, kaj sekvis Britio, Hispanio, Meksiko, Francio kaj Italio; nur Kolombio kaj Rusio malkreskis kompare al la antaŭa jaro.

La informoj de la nacia oficejo de statistikoj sciigis ke ĝis julio de la nuna jaro vizitis Kubon pli ol 2 milionoj 194 mil personoj, la plimulto kiel turistoj, 26 mil 830 kiel ekskursantoj kaj el tiuj ĉi, iom pli ol 8000 vojaĝis en krozadŝipoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up