Prezentita nova projekto en la usona Kongreso pri agrikultura komerco kun Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-10-10 13:26:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La respublikana kongresisto de Arkansas, Rick Crawford, plantis semon komence de tiu ĉi semajno en la solvo-serĉado por fini la limigojn al la agrikulturaj vendoj de Usono al Kubo.

La leĝo por eksportado agrikultura al Kubo prezentita de Crawford en la ĉambro de reprezentantoj permesus la aprobon de kreditoj por la kubaj aĉetoj kaj donus aliron al la usonaj entreprenoj por la programoj de la departemento de agrikulturo, kvankam ne ebligos eksportadon agrikulturan  de Kubo al Usono.

 

La leĝo ebligus al la produktistoj konkurenci en egalaj kondiĉoj en la kuba merkato, kio estas ŝanco por la agrikulturistoj kaj farmistoj de la lando, esprimis la kongresisto.

En la jaro 2000,  dum la administracio de William Clinton, estis aprobita la leĝo kiu rajtigis vendojn de agrikulturaj produktoj al Kubo, kondiĉe ke oni ĝin antaŭpagu per kontanta mono, sen aliro al kreditoj.

Nun la prezidento Obama ne povas tion ŝanĝi per siaj ekzekutivaj povoj, kaj tial estas bezonate ke la Kongreso forigu tian leĝon.

Kubo aĉetis proksimume 5000 milionojn  da dolaroj en agrikulturaj produktoj dum la lastaj 14 jaroj pro la konkurencaj prezoj kaj la proksimeco, sed dum la lastaj jaroj la insulo turnis sin al aliaj merkatoj kiuj ofertas pli favorajn kondiĉojn financajn, kvankam estas pli malproksime, nome en Sudameriko, Azio kaj Eŭropo.

Paul Johnson, vicprezidanto de la agrikultura koalicio de Usono por Kubo (USACC, laŭ la angla literumo), esprimis ke tiu organizaĵo  subtenas la planojn por plibonigi la rilatojn kun Kubo, kaj speciale elstarigis la aspektojn de la leĝo de Crawford rilate al la ŝancoj  investi en la kubaj kampoj  surbaze de la ebleco dividi teknologiojn, konojn kaj spertojn kiuj kreskigu  la landan produktivecon.

Tamen, Johnson mencias aspekton kiu ne estas inkluzivita ĝis nun en neniu dokumento,  kaj estas kerna por la estonteco de la komerco inter la du landoj, nome, “la kapablo de la kubaj agrikulturistoj eksporti al Usono”.

Kvankam la reguloj anoncitaj la pasintan januaron kaj ampleksigitaj ĉi-septembre malfermas etan pordon al specifaj importaĵoj flanke de Usono, de produktoj kaj servoj kubaj de la ne ŝtata sektoro, ankoraŭ ne klaras kiel oni povus tion konkretigi meze de la nunaj kondiĉoj de ekonomia sieĝoj kaj la trajtoj de la interna ordo de la lando; krome, oni devas konscii ke ĝis nun Usono ignoras la centojn da miloj de produktistoj grupiĝintaj en ŝtataj entreprenoj, kio estas diskriminacia kaj maljusta.

La prezidanto de la komerca ĉambro de Kubo, Orlando Hernández Guillén, esprimis ke la ŝipoj alvenas plenaj je varoj kaj reiras malplenaj, kio plikostigas la transportadon kaj metas la kubajn produktistojn en malavantaĝojn, pro tio oni ne povas paroli pri normaligo de la komerco se ĝi okazas nur unudirekten.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up