Ekonomio: strategioj fronte al defioj pro la tutmonda krizo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-10-02 16:33:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La nuntempa ekonomika krizo tutmonda prezentas plurajn  defiojn por  Kubo, ĉar  aldone al la sekvoj negativaj de la usona sieĝo kiu daŭras preskaŭ 50 jarojn, oni devas kalkuli la katastrofon provokitan de tri uraganoj kiuj batis la insulon en la jaro 2008.
Per konkretaj ciferoj oni povas diri ke la usona sieĝo jam provokadis perdojn al la insula ekonomio kiu superas la nombron de 90 mil milionoj da dolaroj; al tiu cifero oni devas sumi la perdojn provokitajn de la tri menciitaj uraganoj, kiujn oni kalkulis je 10 mil milionoj da dolaroj; aliflanke, la ekonomika krizo tutmonda influas tre negative  la eksportaĵojn kaj enspezojn de la turisma fako.
Oni devas scii ke la kuba ekonomio estas damaĝita de la malekvilibro en la komerca bilanco kaj la perdoj kaŭzitaj pro la prezo-falo de nikelo, kiu konsistigas unu el la ĉefaj industrioj de la lando; cetere, reduktiĝas la enspezoj pro tabak-eksportaĵoj kaj krome, pro la alta dependeco de la insulo je importado de nutraĵoj.
Laŭ raportis la nacia oficejo de statistiko de Kubo, pasintjare, la importado de produktoj, speciale petrolo kaj nutraĵoj, altiĝis je pli ol 40 elcento, dum malkreskis la valoro de eksportaĵoj, kio provokis deficiton  deviginta tuj al reduktigo de la kresko ekonomika antaŭvidita por la nuna jaro, nuntempe estimata je iom pli ol 2 elcento de la malneta interna produkto.
Al tiuj malbonaj signoj en la ekonomio aliĝis kresko en la konsumo de brulaĵoj por produkti elektran energion en la unua trimestro de la nuna jaro, tio estas, ke Kubo konsumis 40 mil tunojn da petrolo super la plano fiksita, kio devigis la insulajn aŭtoritatulojn lanĉi ŝparo-kampanjon ĉefe en la ŝtataj konsumantoj kaj tiel eviti la enprogramigon de la malŝatataj lumo-tranĉoj kiuj damaĝos la civitanaron.
Kune kun la ŝpar-kampanjo kaj kontraŭ malŝparo de brulaĵoj, Kubo impulsas fortan programon por kreskigi la nivelojn de produktado en la sektoro de nutrado, ankaŭ pledas por anstataŭi importaĵojn, rehavigi al si la labordisciplinon ĝenerale kaj altigi la laborproduktivecon. Tiu ĉi programo estas subtenata de la laboristaj sindikatoj kaj aliaj sociaj organizaĵoj tra la tuta lando.
En la ekstera flanko, la kuba registaro daŭre batalas en ĉiuj internaciaj organismoj por ĉesigi la usonan sieĝon ekonomikan, komercan kaj financan; ĝi ankaŭ plifortigas siajn ligojn en la kunlabora programo ALBA, la Bolivara Alianco por la Amerikaj Popoloj, celante subteni siajn indikilojn de socia bonfarto samkiel la kunlaboron en la sferoj de sano kaj edukado kun aliaj najbaraj landoj de Nia Ameriko.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up