La kuba ekonomio en 2015 : kelkaj pritaksoj antaŭ la jarfino.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-11-27 12:49:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Startpunkto nepra por analizi la kuban ekonomion dum la unua semestro de 2015 estas ke la pasintjaraj rezultoj ne estis favoraj kaj tio influis la nunan evoluon, kvankam grupo de faktoroj ŝajne kompensos tiajn negativajn efikojn.

Inter la negativaĵoj de la antaŭa jaro estis la neplenumo de la antaŭplanita kresko, tio estas, anstataŭ 2,2 % la ekonomio nur kreskis je 1,3 % aparte pro la malkreskoj en la investoj, industrio kaj konstruado; krome la deficito fiska altiĝis ĝis 6,8 % en rilato al la malneta interna produkto.

Diversaj faktoroj influis, sed centriĝis en la malkresko de la enspezoj planitaj en forta valuto, kio malaltigis la komercan bilancon; aldone influis klimataj faktoroj kaj forta sekeco plus la nebona ekonomia mastrumado en diversaj branĉoj de la ŝtata sektoro.

Tial la importaĵoj necesaj por garanti labormaterialojn ne efektiviĝis kaj pro tio en la nuna jaro evidentiĝis mankoj de produktoj por la merkatoj en plej diversaj varoj nutraj, vestaj kaj aliaj.

Por kovri tian deficiton oni interkonsentis ĉi-jare aldoni 40 milionojn da dolaroj por akiri tiajn varojn, kaj krome oni decidis revizii  la mekanismojn pri akir-mastrumado eksterlande, kiuj realiĝas centralizite.

Ĝenerale, pasintjare evidentiĝis ke la lando ne plu povas redukti siajn importaĵojn, konsiderante ke kresko je 1 % en la malneta interna produkto postulas altigon inter 2 kaj 3% en la eksterlandaj aĉetoj. Pri tio oni anoncis alĝustigon en la politiko por ekstera financado.

De antaŭ nelonge la kuba parlamento aŭdis raporton de la ministrio pri ekonomio kaj planado rilate al la ekonomia mastrumado en la unua semestro de la jaro 2015.

Laŭ la raporto, kiu enhavis datumojn pri la evoluo de la ekonomiaj sektoroj, estis sciite ke la ekonomio kreskis je 4,7 %, kio montris haltigon de la negativa tendenco okazinta en 2013 kaj 2014.

La raporto konfirmas ke kreskis sektoroj kiel la sukera industrio, konstruado kaj komerco, dum malkreskis minado. La produktiva sektoro multe rekuperiĝis, sed la startpunkto de tiu ĉi analizo estis la ege malaltaj niveloj atingitaj en la jaro 2014, grava aspekto nepreteratentenda por kompreni kial ĝi entute ne kontentigas nin, ĉar ĉio restas je nivelo de la makroekonomio kaj ne perceptebla ankoraŭ de la loĝantaro.

Unu el la temoj kiuj pli zorgigas la kubanojn estas la salajra situacio en la lando, tial ke ĝi rekte influas la aĉetpovon de la loĝantaro. Dum la lasta pritrakto de tiu ĉi situacio, oni informis ke la salajroj en la ŝtataj entreprenoj devos kreski je 13,5% kaj la produktiveco devos tion fari je 20% por ke la rilato inter tiuj du indikiloj estu ekvilibra.

Aliflanke, la salajra kresko en la sansektoro kostos je 1600 milionoj da pesoj en la nuna jaro.

Ĝenerale, la rezultoj atingitaj en la unua semestro de la jaro estas kontentigaj kaj esperigaj, ĉar montras pli bonan efikecon en la planado kaj ekonomia mastrumado tutlande.

Certigi la ekvilibron en la ekonomio ebligos krei pli taŭgan kadron por la entreprena mastrumado; tamen, multaj el tiuj sekvoj ankoraŭ ne speguliĝas en la ĉiutaga poŝo de la loĝantaro kaj kompreneble, ankaŭ ne en la aĉet-povo, kio ne stimulas la homojn kaj tiel plu restas streĉa rilato inter la labor-akiro kaj enspezoj; ĉio ĉi ege influas en la malekvilibro ekzistanta pri laborforto kio estigas nedeziratajn aŭ malbonefikajn  migradojn ekde socia vidpunkto.

Se oni atentas la evoluon de tiu ĉi temo, evidentiĝas la bezono adopti aldonajn regulojn por kompensi tiujn negativajn efikojn, speciale por konservi la homan kapitalon kreitan en sektoroj kiel la scienco kaj edukado, kreskigante, samtempe, la partoprenan nivelon de la  laboristaro en la decidoj surbaze de kvalita ekonomia raporto kiel tiu deantaŭnelonge farita de la parlamento.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up