Kubo: definitive por la kuba peso.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-12-25 17:35:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Sendube la temo pri la duobla monunuo estas, pli kaj pli, afero tre grava por la kubanoj pro la sekvo kiun ĝi havas en la ĉiutaga vivo kaj ankaŭ sur la efika laboro de la entreprenoj.
 Decido kiu en kriza tempo alvenis por solvi,  interalie, la neceson savi la insulan ekonomion kaj per ĝi la socian projekton entreprenitan de la kuba popolo, fariĝis pro ties etendiĝo en la tempo, obstaklon en la celo avanci en la ekfunkciigo de la bezonataj transformoj rilate la strukturon de la ekonomia modelo.
 Ĝuste tial, la kuba prezidento Raúl Castro insistas pri la bezono elimini la duoblan monunuon, kiel elementon, kiu per si mem ne eliminas la problemojn alfrontatajn, sed ja influos pozitive en la programoj nuntempe starigataj.
 Tamen, ni estas konvinkitaj ke estas temo daŭre klarigenda kaj informenda, tre vaste, por eviti tordaĵojn kaj misinformojn kondukontajn al konfuzoj kaj ĝenoj en la civitanaro.
 La oportuna kaj klara informo helpus la celon plenumi la Gvidliniojn de la ekonomia kaj socia politiko de la lando, aprobitajn en la VI-a kongreso de la komunista partio, kun partopreno de la popolo.
 Pro tiu motivo, per tiuspeca aserto, la vicprezidanto de la ministra konsilantaro, Marino Murillo, certigis ke ni restos kun la kuba peso (CUP), laŭ la nomo uzata de la loĝantaro,  kiam li parolis pri la bezono elimini la duoblecon monunuan kaj ŝanĝan ekzistanta nuntempe en la insulo, sen utiligi ŝokajn terapiojn.
 Tiusence, oni emfazas pri la respekto de la kuba ŝtato al la personoj kiuj leĝe akiras siajn enspezojn jen en kubaj pesoj jen en konverteblaj pesoj, ne gravas ĉu estas en bankoj aŭ ne.
 Malgraŭ  la rekuperiĝo kaj pozitivaj paŝoj donitaj de la kuba ekonomio dum la lastaj jaroj, kaj ankaŭ la fakto pri tio ke la rezultoj obeas grandparte al la transformoj okazantaj en la ekonomia strukturo de la insulo kiel parto de la aktualigo de la ekonomia modelo, ekzistas gravaj elementoj kiuj ankoraŭ igas nin vundeblaj; tia situacio havas siajn radikojn en faktoroj eksteraj kaj internaj.
Inter la unuaj estas la daŭra ekonomia, komerca kaj financa sieĝo de Usono kontraŭ Kubo, kies dika ŝarĝo ŝtelas al la lando multajn jarojn de ekonomia evoluo, plus la naturaj faktoroj kiel tropikaj uraganoj, kiuj tiom damaĝis la civitanaron kaj la ekonomion, kaj krome, la internaj eraroj faritaj.
 Malbonŝance, pri la ĉeesto de tiuj eksteraj faktoroj kiuj baras nian kreskon, apenaŭ eblas rekte influi, sed ja eblas agadi por solvi tiujn el interna origino.
 Pro tio niaj gvidantoj insistas pri la fakto ke la produktado de varoj kaj servoj efike, estas la sola vojo al prospero.
 Cetere, estus erare subtaksi la kapablon de la kuba ekonomio manovri kaj transformiĝi, eĉ kadre de malfacilaj kondiĉoj altrudataj de la nuntempa ekonomia monda ĉirkaŭo.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up