Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Nacia parko Alexandro de Humboldt: kuba trezorejo natura

La nacia parko Alejandro de Humboldt situas en la orienta regiono de Kubo kaj konsistigas vere allogan kaj tre interesan lokon por ĉiu homo amanta la naturon, interalie ĉar ĝi estas la plej grava parko de Kubo rilate al la biodiverseco tie ekzistanta.
 
Ĝi situas en regiono montara kies nomo estas Nipe-Sagua-Baracoa apartenanta al la provincoj Holguin kaj Guantánamo je pli ol 800 km oriente de Havano. La parko posedas proksimuman areon de 70 835 hektaroj.
 
Pro la biodiverseco unika de tiu parko, UNESCO rekonis ĝin kiel Homara Heredaĵo. La endemismo de tiu natura rezervejo estas relative alta kompare kun la tuta Antila regiono kaj same la montara unuo konsiderata kiel la plej vasta kaj bone konservita montara ekosistemo de la tuta regiono.
 
La faŭno de la parko inkluzivigas la birdon nomatan Gavilan caguareko kaj almikio, ankaŭ  diversaj specoj de papagoj  kaj  polimitoj (konkoj), vertebrulaj specioj klasifikitaj inter la plej etaj tutmonde, inter ili la muŝbirdo Natalus Lepidus kun du aŭ tri gramoj de pezo, ankaŭ la raneto de Altaĵoj de Iberia Eleuterodactylus iberia kies grandeco estas malpli ol 11 milimetroj kaj la muŝbirdeto kiu mezuras proksimume je 63 milimetroj.
 
La flaŭro de la regiono konservas speciojn kiel Dracena (dracaena cubensis), tial ke preskaŭ ĉiuj specoj de tiu ĝenro troveblas ekster la amerika kontinento, samkiel Podocarpus, kies ĝenro tre primitivas.
 
Oni asertas ke la parko Alejandro de Humboldt estas la malseka poluso de Kubo,  ĉar tie oni povas eltrovi tre densajn arbarojn akompanatajn de riveroj kun akvofaloj kies akvoj ege kristalklaras.
 
Sendube, la parko Alejandro de Humboldt estas unu el tiu belaj lokoj vizitindaj kaj konservindaj kiel natura rezervejo kaj homara heredaĵo kiun la kubanoj prizorgas kaj fiere montras al interesiĝantoj pri biodiverseco natura.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 17-03-19
  • Esperanto 10-03-19
  • Esperanto 03-03-19
  • Esperanto 24-02-19
  • Esperanto 17-02-19
  • Esperanto 10-02-19
vizitkalkulilo

5775140

  • maxima: 19729
  • yesterday: 3372
  • today: 3099
  • online: 139
  • total: 5775140