Bolivio disponigis financan kontribuon al damaĝitoj pro naturaj fenomenoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-09-05 11:37:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La vicprezidento de Bolivio, Álvaro García Linera, pledis por komunuma evoluigo dum la inaŭgura ceremonio por nova irigacia sistemo en San Jacinto Norte, en la suda departemento de Tarija, kiu bonefikos proksimume centon da familioj.

La bolivia gvidanto klarigis ke tiu nova irigacieajo ebligos servon al 192 hektaroj, kreskigos  la enspezojn kaj plibonigos la vivkondiĉojn de la loĝantaro de la regiono.

La ministro pri medio kaj akvo, Alexandra Moreira, precizigis ke la sistemo ricevis investon je pli ol 800 mil dolaroj kaj kontribuos triobligi la produktadon en tiu zono.

La bolivia registaro pagis al 1250 familioj kies kultivoj estis damaĝitaj de la sekeco en la municipo Mizque, en la centra departemento de Cochabamba, informis la vicministro pri teroj, Valentin Ticona.

Laŭ sciigis la direktoro de la nacia instituto de la agrara asekuro, Erik Murillo, ĝis nun pli ol 10 mil familioj estis monkompensitaj de la registaro por restarigi la damaĝojn provokitajn de naturaj fenomenoj.

Entute oni pagis 9 milionojn 500 mil bolivianojn (1 miliono 360 mil dolaroj) al la produktistoj de la regionoj de altebenaĵoj, valo kaj “chaco” kiuj perdis siajn rikoltojn.

La foresto de pluvoj, aldone al la fenomeno El Niño, damaĝis 40% de la maizproduktado, 30% el terpomproduktado kaj alian 30% el produktoj kiel tritiko, faboj, kinuo, aveno, fazeoloj kaj alfalfo.

La nacia plano estas disponigi 25 milionojn da bolivianoj (3 milionoj 500 mil dolaroj) al 30 familioj kies rikoltoj estis damaĝitaj.

La nuna seka periodo estas la plej malbona en la lastaj 25 jaroj en Bolivio kaj damaĝas 142 el la 339 municipoj de la lando.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up