Komenciĝas malmultado de la kampo de migrantoj de Calais

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-10-24 09:55:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Parizo, 24 okt (RHK) La ministro pri internaj aferoj de Francio, Bernard Cazeneuve, konfirmis ke la malmultado de la kampo de migrantoj de Calais okazas trankvile kaj laŭ planite, kvankam kelkaj organizaĵoj atentigas pri eblaj problemoj por la semajnofino.

Kelkajn horojn post komenci la evakuadon hodiaŭ matene, la ministro deklaris al la gazetaro: “ni deziras ke la operacio okazu trankvile kaj sub kontrolo, kiel ĝis nun”, informas la agentejo Prensa Latina.

Kelkaj aŭtobusoj startis ekde la domaĉaro situanta norde de Francio, kie ĝis nun koncentriĝis pli ol 6 mil sendokumentuloj.

En misio vere granda, la aŭtoritatuloj komencis tre frue la malmultadon de la loko, kio implicas la formoviĝon de la eksterlandanoj al proksimume 400 centroj de rifuĝo preparitaj en diversaj lokoj de la lando, por kio estis luitaj dekoj da aŭtobusoj en la venontaj tagoj.

Laŭ sciigis organizaĵoj ne registaraj kiuj laboras surterene, por la momento ĉio iras en ordo kaj miloj da migrantoj vicas discipline por eniri la aŭtobusojn.

Laŭ estis informite, la eksterlandanoj havas kunlaboran sintenon, ĉar ili estas konvinkitaj ke la plej bona afero estas forlasi tiun lokon, tial ke estis farita granda kampanjo informa kaj dialoga por ilin persvadi pri tio.

Tamen, oni kalkulas ke proksimume 2 mil el ili rifuzas foriri de Calais, ĉar ili celas iri al Britio pere de la eŭrotunelo, kiu trairas la kanalon de La Mancha.

“Por la momento ĉio iras en ordo ĉar ili atendas senpacience foriri (…) sed ni antaŭzorgas pri tio kio okazos fine de la semajno kiam venu la vico por tiuj kiuj ne volas foriri, ĉar volas atingi Brition”, klarigis Christian Salomé, prezidanto de societo helpa al la migrantoj.

La direktoro de “Francio Tero de azilo”, Pierre Henry, koincidis pri tio ke estas granda nombro da tiaj personoj kiuj rezistiĝas forlasi Calais.

Ĝuste tial okazis kelkaj tumultoj provokitaj de kontraŭuloj al la foriro, kaj la polico respondis per larmigaj gasoj.

La  kampadejo de Calais transformiĝis en la lastaj tempoj en unu el la epicentroj de la migra krizo en Francio kaj Eŭropo, ĉar tie akumuliĝis miloj da eksterlandanoj eskapintaj el la militoj kaj tragedioj en siaj originlandoj kun la celo alveni al Britio.

Post la kreskantaj plendoj de la loka loĝantaro kaj ksenofobaj sektoroj, komence de septembro la franca registaro anoncis la intencon malmulti la domaĉaron antaŭ la fino de  la jaro.

Laŭ opinio de spertuloj pri la temo, la vera kaŭzo de tiu kriza situacio estas la militoj kaj okupoj plenumitaj de NATO en la originlandoj kiuj nun vivas en kaoso kaj sub teroro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up