Kunvokitaj elektoj en Nikaragvo pretas: FSLN en la prefero

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-03 09:40:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Managua, 3 nov (RHK) Nikaragvo ekis la periodon de cerbumado antaŭa al la ĝeneralaj elektoj okazontaj la venontan dimanĉon por elekti la prezidenton kaj vicprezidenton de la lando, 90 deputitojn tutlandajn kaj 20 al la parlamento.

Sojle de tiu ĉi elekta silentado, kiu etendiĝas dum 72 horoj antaŭ la balotoj, la alianciĝoj kaj politikaj partioj havis la eblecon prezenti siajn respektivajn programojn kaj proponojn al la civitanaro, raportis la informagentejo Prensa Latina.

Ĝenerale, la elekta kampanjo evoluis trankvile kaj for de konfrontiĝo, perforto kaj amaskomunika bruado kaj komercado kiu ĉefrolas en multaj tiaspecaj procezoj tra la mondo.

Ĉiuj aspirantoj organizis siajn mitingojn sen limigoj kaj kongrue al la establitaj normoj, kun la specifaĵo ke multaj kandidatoj, krom utiligi la amaskomunikilojn, ĉefe agadis per rekta maniero en sia informkampanjo.

Tamen, la procezo ankaŭ suferis pro intencoj de kelkaj grupoj minoritataj mallegitimi ĝin alvokante al sindeteno kaj eĉ, laŭ estis denuncite, impulsis entrudiĝon de registaroj kaj internaciaj organismoj.

Cetere, dum la tuta procezo evidentiĝis vasta subteno al la Sandinista Fronto de Nacia Liberigo (FSLN), kiun gvidas la Alianco Unueco Nikaragvo Triumfo, dum la opozicio evidentigis mankon de alternativa projekto realigebla por la nikaragvanoj.

Ĉio ĉi evidentiĝis en la enketoj diskonigitaj laŭlonge de la elekta procezo, kie klaras ke la FSLN dominas la politikan scenejon kun 65% de simpatio, fronte al 10% por la opozicio.

La elektojn de la venonta dimanĉo partoprenos proksimume 4 milionoj da nikaragvanoj kaj 16 politikaj partioj, el ili 11 je nacia nivelo kaj 5 el la aŭtonomaj regionoj karibaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up