Nova ĉefministro itala prezentos sian stabon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-12 09:14:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 12 dec (RHK) La nova ĉefministro de Italio, Paolo Gentiloni, prezentos hodiaŭ al la prezidento Sergio Mattarella, la proponon de sia estraro kaj la programon de la nova registaro.

La nova ĉefministro, kiu ĝis nun estis ministro pri aferoj eksteraj kaj de kunlaboro internacia, plenumos tiamaniere unu el la kondiĉoj por formaligi sian nomumon fronte al la ekzekutivo, kio inkluzivas, krome, la fidan voĉon en la parlamento kaj la enposteniĝon.

Gentiloni enkondukos ŝanĝojn en la ministeria teamo ministeria, sen ĝisnuna oficiala komuniko, spite al tio ke li havos kontinuecan mandaton koncerne al tiu de la eksa ministro Matteo Renzi.

La nova estro de la registaro itala enposteniĝas depost la demisio de Renzi, kiu restas kape de la Demokratia Patrio, kiu gvidas la plimulton en la parlamento, en alianciĝo kun aliaj malgrandaj grupoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up