Venezuelo daŭre favoras dialogon kun la opozicio por atingi la pacon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-12-28 09:27:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 28 dec (RHK) Spite al la ekonomiaj agresoj, la puĉo-klopodoj kaj perfortigaj alvokoj de la opozicio, la venezuela registaro daŭre fidelas je sia konsilia politiko por atingi la pacon.

Per komuniko al la gazetaro, la reprezentanto de la registaro en la dialogaj rondoj, la socialisto Jorge Rodríguez, certigis ke la ekzekutivo ne apartiĝos de la dialogaj tabloj kaj daŭrigos tiun procezon, ĉar tion volas la lando, raportis la informagentejo Prensa Latina.

La komuniko ankaŭ sciigas ke spite al tio ke kelkaj sektoroj de la opozicio pledas por partopreni en la dialogo, aliaj vetas por perforta agado kun la celo forigi la prezidenton Nicolás Maduro.

Aliflanke, la prezidento Maduro konfirmis ke la dialogo estas la sola alternativo al paco kaj ratifis sian kompromison tiucele, subtenate de Vatikano, la Unuiĝo de Sudamerikaj Nacioj (Unasur) kaj la eksprezidento de la hispana registaro José Luis Zapatero kaj la respektivaj eksprezidentoj de Panamo, Martín Torrijos kaj de Dominika Respubliko , Leonel Fernández, kiel faciligantoj.

La venonta kunsido inter la registaro kaj la opozicio estas fiksita por la 13-a de januaro, kvankam la opoziciantoj anoncis sian foreston.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up