La FARC-EP iĝos politika partio venontmaje.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-01-31 07:18:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 31 jan (RHK) La unua kongreso de konstruado de la politika partio de la revoluciaj armitaj fortoj de Kolombio- Armeo de la popolo (FARC-EP) okazos en majo, laŭ informis membro de la sekretariejo de la organizo kaj ano de la paca delegitaro, Pastor Alape, dum intervjuo  en la televida programo Paco por Lozano, de la ĉeno TeleSur.

Alape klarigis ke la nova partio havos revoluciajn liniojn, kaj aldonis ke estas bezonate malmunti la kaŭzojn kiuj originis la konflikton kaj transiri al transformoj kiuj portu nin al demokratio.

Li ankaŭ klarigis ke ne  temas pri socialismo aŭ komunismo, sed starigi la pacajn interkonsentojn kaj registaron,  kiu serĉos konsentojn interpacigajn. Li aldonis ke la paco iras tra la elimino de la kancero de koruptiĝo kaj malmunti la minacojn krimajn kaj eksterleĝajn

Rilate al la eliro de la maladoltoj de la FARC-EP, Alape esprimis ke tiu ĉi punkto havas politikan utilon kaj  kelkaj politikaj gvidantoj profitis  el tio kadre de la elekta kojunkturo..

Li aldonis ke la kompromiso de la FARC-EP estas plenumi kaj akompani la landon,  kiu estas tre esperoplena pri la paco, doni la eblecon por ke ĉiuj kune konstruu novan landon, asertis Alape.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up