Venezuelo malfermas sankciigan proceduron kontraŭ CNN en la hispana.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-02-16 07:34:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 16 feb (RHK) La nacia komisiono pri telekomunikado de Venezuelo (Conatel) diskonigis komunikon por informi la komencon de “proceduron administran sankciigan kaj la sekvajn prizorgajn regulojn” al la amaskomunikilo CNN en la hispana pro rektaj agresoj kontraŭ la popolo kaj la ŝtato venezuelaj.

Laŭ la komuniko la proceduro “obeas al la informoj diskonigataj de la menciita internacia novaĵ-ĉeno, konstante kaj plurfoje en siaj taga programaro , el kiu eblas klare kaj evidente konkludi ke tiaj informoj supozeble konsistigas rektajn agresojn kiuj damaĝas la pacon kaj la stabilon demokratian de la venezuela popolo, tiel ke iliaj informoj kreas etoson de maltoleremo”, klarigas la komuniko elsendita de la televida ĉeno Telesur.

La komuniko ankaŭ sciigas ke CNN en la hispana, “sen pruvitaj argumentoj kaj maltaŭge misinformas kaj misfamigas la verojn, adresante probablajn incitojn de eksteraj agresoj kontraŭ la suvereneco de Venezuelo kaj la institucioj, kio atencas kontraŭ la juran ordon de tiu lando”.

Jam antaŭe, la ministrino pri eksteraj rilatoj, Delcy Rodríguez, akuzis la usonan televidan ĉenon  organizi kampanjon misinforman kontraŭ la sudamerika lando, kio kontribuas al la puĉema celo de la dekstrularo en kaj eksterlanda.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up