Spionado al la komunikadoj de Brazilo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-10-07 14:34:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Novaj dokumentoj filtritaj de la usona agento de inteligencio Edward Snowden rivelis ke la kanada agentejo de sekureco en la komunikadoj (CSEC) spionis la komunikadojn de la ministerio pri minoj kaj energio de Brazilo, sin aliĝante al la nacia sekureca agentejo de Usono (NSA) kiel perfortaj agantoj kontraŭ la brazila suvereneco.
La brazila televido Globo diskonigis dokumentojn malkaŝitajn de Snowden, kiuj apartenas al CSEC, per kiuj oni povas trovi detaligitan skemon de la komunikadoj de la menciita brazila ministerio, telefona vokoj, elektronikaj poŝtoj kaj interreta navigado.
Aliflanke, la raportoj montras ke la NSA kunlaboris kun la kanadanoj en la interferoj faritaj al la komunikadoj kun la celoj atingi datumojn de la telefonvokoj kaj fluo de retaj mesaĝoj de tiu ministerio, kiu prizorgas la sferon de minado, petrolo kaj energio.
La tekstoj indikas ke ambaŭ organoj de sekureco utiligis informadikan programon nomatan Olympia por realigi detaligitan mapon de la komunikadoj de la koncerna ministerio kun aliaj landoj.
La denuncoj estas bazitaj sur dokumentoj kiujn Snowden transdonis al la usona ĵurnalisto Glenn Greenwald, de la brita ĵurnalo The Guardian, rezidanta de Rio de Ĵanejro, sude de Brazilo.
Greenwald asertis al la televida ĉeno Globo ke oni sukcesas pravigi en la dokumentoj ke  la spiona agado havas “klarajn ekonomikajn celojn”; li mem rivelis kelkajn semajnojn pli frue ke la NSA spionis la komunikadojn de la brazila prezidentino Dilma Rousseff, de ŝiaj kunlaborantoj proksimaj kaj de milionoj da brazilanoj samkiel de la plej granda brazila entrepreno, Petrobras.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up