Nicolás Maduro alvokas popolan mobilizon por defendi la nacian suverenecon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-03-22 10:06:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 22 mar (RHK) La prezidento Nicolás Maduro alvokis la venezuelan popolon al granda mobilizo dimanĉe la 26-an de marto, por rifuzi la intervenisman planon de la usona ŝtata departemento.

“Je 23 jaroj de la eliro de la komandanto Hugo Chávez el la malliberejo de Yare, mi kunvokas al mobilizado por defendi la patrolandon kaj la nacian suverenecon. Mi alvokas al unuiĝo de la popolo fronte al tiu ĉi kondutmaniero de la venezuela dekstrulado, kiu petas intervenon en la lando. Venezuelo estas suverena kaj demokratia lando, kiu havas la plej demokratian konstitucion en la monda historio”, emfazis la prezidento dum kunsido de la  ministra konsilantaro, okazinta en la Palaco de Miraflores, laŭ raportis la televida ĉeno Telesur.

Maduro emfazis ke la venezuela popolo ne malrespektas la suverenecon de aliaj landoj, ĝuste por ke oni ne sinenmiksu en la internajn aferojn de la Patrio de Bolívar.

La prezidento denuncis ke ĉiuj partioj kaj politikaj gvidantoj de la venezuela dekstrularo estas subvenciataj de grupoj de riĉuloj en Miami, Usono, kun la celo impulsi intervenon de la usona imperiismo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up