Denuncas Rosario Murillo la enmiksiĝan iniciaton de usonaj kongresistoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-04-07 07:10:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Washington, 7 apr (RHK) Grupo de kongresistoj usonaj enkondukis la akton pri  investoj-kondiĉoj aŭ Nica Act  en unu el la kongresaj ĉambroj, sciigis la vicprezidantino de Nicaragvo, Rosario Murillo.

La Nica Act 2017 inkluzivas punojn por la registaro de tiu centramerika lando pro supozataj perfortoj de la homaj rajtoj, kaj ĝin prezentis grupo de kongresistoj por “damaĝi la rajton de Nikaragvo al daŭra evoluigo de sia modelo socialista kaj solidara, esprimis  komuniko de la registaro diskonigita de la televida ĉeno Telesur.

La vicprezidantino klarigis ke la iniciato estis enkondukita de senatanoj “kun mensoj retrogradaj kaj enmiksiĝaj”.

“La senracia pretendo, maloportuna kaj malproceda de tiu ĉi grupo de kongresistoj konataj pro siaj ekstremismaj pozicioj, nur celas malstabiligi landon kie la homoj estas la prioritato, kie ni vivas trankvilaj, en la radikoj de valora kulturo religia, familia kaj komunuma, informas la komuniko de la nikaragva registaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up