Denuncas Venezuelo terorismajn agojn de la dekstrulaj opoziciantoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-04-21 08:04:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 21 apr (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj de Venezuelo, Delcy Rodríguez, asertis ke armitaj bandoj pagitaj de la opozicio atakis la patrin-infanan hospitalon  Hugo Chávez, situanta en la paroĥejo El Valle de la distrikto Libertador en tiu ĉi urbo.

Laŭ ordonoj de la prezidento  Nicolás Maduro ekis la evakuado de la hospitalo por protekti la ĵusnaskitajn bebojn kaj la laboristojn, informis la ministro pere de sia konto en Twitter, ĉi-frumatene.

Tiuj agoj, ŝi esprimis, estas subtenataj de la dekstrulaj registaroj kiuj impulsas kampanjon por senkreditigi  la registaron kaj krei scenejon favoran por interveno en Venezuelo.

Por Delcy Rodríguez, “la eta grupo de registaroj kiuj subtenas publike la venezuelan opozicion ankaŭ stimulas ĉi tiun vandalan kaj ekstreman perforton”.

Tiu ĉi atako kontraŭ hospitalo kie estis 54 infanoj, estas la plej ĵusa en la eskalado de tiaspecaj perfortaj agoj organizitaj kaj impulsitaj dum la lastaj semajnoj de la dekstrula opozicio venezuela.

Prisanaj centroj, la metroo de Karakaso, la sistemo de elektra servo kaj institucioj ŝtataj estas la ĉefaj celoj de la grupoj financitaj de opoziciaj partioj, ĉefe el tiuj nomataj Popola Volo kaj Primero Justicia, respondecaj pri la detruo de la direkcio de la magistrato de la supera kortumo.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up