Sociaj movadoj marŝas favore al la konstituciiga asambleo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-05-09 07:27:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 9 maj (RHK) Komunoj kaj sociaj movadoj de Venezuelo mobiliziĝas subtene al la Nacia Konstituciiga Asembleo kunvokita de la prezidento Nicolás Maduro.

La marŝo koncentriĝas en la Placo Morelos, Belartoj, kaj finiĝos en la Palaco de Miraflores, sidejo de la ekzekutivo, laŭ informis la televida ĉeno, Telesur.

La mobilizo rifuzos same la teroristan perforton estigitan en la lando flanke de kelkaj sektoroj de la opozicio.

La kunvoko estis farita de la vicprezidanto de la Socialista Partio Unuiĝinta de Venezuelo (PSUV), Diosdado Cabello, kiu nomis ĝin La Granda Marŝo.

Dume, sektoroj de la opozicio, grupiĝintaj en la memnomata Tablo de la Demokratia Unueco (MUD), antaŭvidas asembleojn de civitanoj kaj malfermaj kunsidoj tra la tuta lando  kaj aliflanke sesios la Nacia Asembleo al kiu estis invititaj kelkaj Ne Registaraj Organizoj.

La prezidento Nicolás Maduro, bedaŭris ĉi-lunde ke altrangaj reprezentantoj de la espiskopa konferenco de Venezuelo kaj partioj de la MUD, rifuzas la inviton al dialogo kaj debato en la nova konstituciiga procezo.

Dum trasmisio de la televida ĉeno VTV, li dankis la diversajn religiajn gvidantojn, pastrojn, kaj membrojn de la federacio de ancestraj religiuloj, samkiel al la 18 partioj de la opozicio kiuj ĉeestis por proponi siajn vidpunktojn antaŭ la prezidenta komisiono por la nacia konstituciiga asembleo, renkontiĝoj sesiintaj en la Palaco de Miraflores.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up