Partoprenos Raúl Castro pintkunsidon de la grupo G77 plus Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-01-30 17:52:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Laŭ konfirmis la prezidento de Bolivio, Evo Morales,  la kuba prezidento Raúl Castro ĉeestos la pintkunsidon de la grupo G77 plus Ĉinio okazonta la venontan junion en la bolivia urbo Santa Cruz.
La sudamerika prezidento ĵus partoprenis en Havano la pintkunsidon de la CELAC, evento kiun ĉiuj taksis tre sukcesa por la regiono; Morales priparolis sian partoprenon en la havana renkontiĝo kaj dankis al la kuba registaro pro la kunlaboro en la formado de kuracistoj.
Evo Morales ankaŭ petis al la boliviaj minlaboristoj kaj indiĝenoj organiziĝi por bonvenigi la prezidentojn ĉeestontajn la estontan kunsidon en Santa Cruz.
La sudamerika prezidento plenumas la provizoran prezidantecon de la grupo G77 plus Ĉinio kaj alvokis la pintkunsidon por la 14-a kaj 15-a de junio okaze de la 50-a fondodatreveno de tiu grupo.
La grupo G77 plus Ĉinio estas formita de evoluantaj landoj kaj elmerĝantaj, entute 133 landoj de Latinameriko, Afriko kaj Suda Azio.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up