Miloj da manifestaciantoj en Bruselo kontraŭ Trump kaj NATO.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-05-25 18:52:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bruselo, 25 maj (RHK) Miloj da manifestaciantoj en Bruselo protestas kontraŭ la vizito de la usona prezidento Donald Trump kaj la pintkunsido de la Organizaĵo de la Nord-Atlantikta Traktato (NATO), kiu efektiviĝas en la belga ĉefurbo.

Dum la manifestacio la homoj portis afiŝojn kun pacaj mesaĝoj kaj kontraŭ la milito, NATO,  kontraŭ rasismo kaj seksismo en paca marŝado.

La organizaĵo Stop NATO prezentis sian devizon “Investu en paco, ne en milito”, mesaĝo kontraŭ la anonco farita rilate la altigon de la buĝeto milita de usono al 55 milionoj da eŭroj, la enmiksiĝoj de armeoj kaj diskriminacio rasa aŭ seksa, samkiel ili pledas por la konservado de la planedo kaj la homaj rajtoj.

Por Donald Trump kaj la prezidento franca Emmanuel Macron, estos la inaŭguro en la internacia sceno. Ambaŭ renkontiĝos en Bruselo apud la aliaj gvidantoj, meze de terorista alarmo pro la atenco en Manchester.

Proksimume 6 000 personos trairis proteste la stratojn de Bruselo kaj esprimis al la usona prezidento ke li ne estas bonvena en la eŭropa lando, raportis la televida ĉeno Telesur.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up