Evo Morales prezidos morgaŭ sesion de la sekureca konsilantaro de UN.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-06-05 07:21:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Paz, 5 jun (RHK) La bolivia prezidento Evo Morales vojaĝis al Nov-Jorko por prezidi la sesion de la sekureca konsilantaro de UN morgaŭ.

Morales prezidos sesion de la konsilantaro pri landlimaj akvoj. Tiurilate la ambasadoro de Bolivio en tiu internacia organo, Sacha Llorenti, esprimis ke la propono farita de sia lando al la konsilantaro estis tre bone akceptita, ĉar tiu ĉi estas situacio, kiun ni konsideras traktenda prevente, por eviti kiun ajn konflikton.

Kiel ne konstanta membro, Bolivio ekprezidis la konsilantaron pasintsemajne, kaj dum tiu ĉi periodo la lando posedas la kompetenton gvidi la kunsidojn kaj reprezenti la sekurecan konsilantaron, krom proponi laboragendon, indikas Telesur.

Kelkaj temoj estas sur la tablo de internacia intertraktado, nome la situacio en la korea duoninsulo, kaj aliflanke la situacio en Sirio kaj Libio estas la plej tiklaj, asertis la bolivia ambasadoro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up