UN opozicias al uzo de perforto kaj terorismo en Venezuelo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-06-29 17:03:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nov-Jorko, 29 jun (RHK) UN rifuzis la atakon kontraŭ la supera tribunalo de justico kaj la ministerio de internaj aferoj, justico kaj paco okazinta en Karakaso, kaj esprimis sin kontraŭ kiu ajn perforta agado en Venezuelo, konfirmante ke ili atente sekvas la evoluon de la politika kaj socia situacio en tiu lando.

Reprezentanto de António Guterres, la ĝenerala sekretario de UN, sinjoro Stéphane Dujarric, esprimis ke evidente  tiu institucio internacia firme opozicias al ĉiuspeca perforto  kie ajn.

Ĉi-pasintan mardon, la ministro pri komunikado kaj informado, Ernesto Villegas, sciigis ke la flugaparato ŝtelita de la aera militbazo  La Carlota, pafis 15-foje en la ĉirkaŭaĵoj de la ministerio de internaj aferoj, kaj poste flugis super  la  tribunalo, kie estis lanĉitaj kvaj larmigo-bomboj. La flugaparato estis eltrovita ĉi-merkede.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up