Debatoj en la brazila kongreso pri denuncoj de koruptado kontraŭ Temer.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-07-10 07:13:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Braziljo, 10 jul (RHK) Brazilo vekiĝis hodiaŭ rigarde al la Kongrreso, kie komenciĝas la debatoj, interalie, pri la denuncoj de koruptado pasiva prezentita de la ĝenerala prokorurejo de la respubliko (PGR) kontraŭ la prezidento Michel Temer.

Oni komencos la debatojn por la posttagmeza sesio de la komisiono de konstitucio kaj justico (CCJ) de la deputita ĉambro, kie la raportanto akuzanta, Sergio Zveiter, prezentos sian raporton .

Sekve la defendanto de la prezidento havos la ŝancon esprimi siajn konsiderojn pri la raporto.

Laŭ oni esperas,  hodiaŭ oni devos peti okazon por pli studi la raporton, kaj pro tio la diskuto rilate al la raporto certe komenciĝos la 12-an de julio.

Temer estis denuncita ĉi-foje pro tio ke li profitas el sia kondiĉo de ŝtatestro kun ekzekutiva povo por ricevi avantaĝojn maltaŭgajn pere de sia speciala eks-asesoranto kaj eksa deputito federala Rodrigo Rocha Loures, filmita kiam li ricevis valizon kun duonmiliono da realoj(brazila mono) transdonitaj de funkciuloj de la grupo JBS, kiu estas sub esploro polica pro la operacio Lava Jato



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up