Salutmesaĝo de Kazaĥio al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-02-06 07:42:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La prezidento de Kazaĥio, Nursultán Nazarbayev, sendis mesaĝon esprimante bondezirojn kaj sukcesojn kaj prosperon al Kubo, okaze de tradicia renkontiĝo jara kun la estroj de la diplomatiaj misioj akredititaj en tiu lando, kie li alparolis la kuban ambasadoron.
Plenuminte raporton pri la situacio nuntempa de la lando, la prezidento kazaĥia detaligis ĉiujn defiojn por plenumi la celojn de la ŝtata strategio ĝis la jaro 2050 kiam ili aspiras loki sin inter la ĉefaj ekonomioj de la mondo.
Siaflanke, la kuba ambasadoro en Kazaĥio esprimis simpatiojn de la kuba popolo kaj registaro kaj la deziron ke ili ankaŭ sukcesu atingi la laŭdindajn celojn starigitajn en la sociekonomia ordo.
La tago koincidis kun la konversacioj efektivigitaj inter reprezentantoj de la farmacia firmao kazaĥia UM Farma kaj delegitaro de la kuba entreprena grupo Labiofam kun la celo subskribi interkonsenton kunlaboran.
 
 
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up