Milita parado en Moskvo omaĝe al centjariĝo de la Oktobra Revolucio

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-11-07 07:01:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, 7 nov(RHK) La celebroj pro la centjariĝo de la Revolucio de Oktobro, komenciĝis en tiu ĉi rusa urbo per la historia milita parado kiu tradicie reprezentas la fierecon de la rusa popolo.

La 7-an de novembro 1941 dum la bataloj kontraŭ la germanaj naziaj trupoj, kiam la fajrobatoj estis proksime de la urbo je kelkaj kilometroj, Moksvo okazigis militan paradon honore al la 24-a datreveno de la Revolucio de Oktobro.

Reprezentanto de la Komitato de Publikaj Rilatoj de Moksvo, esprimis ke “rekonstrui tiun paradon memorigos al la rusaj civitanoj la glorajn paĝojn de nia historio, la kuraĝon kaj rezistemon de la defendintoj de Moskvo, kiuj tuj post la parado iris al la batalfronto”.

Pli ol 5 000 personoj partoprenis la eventon, jen studentoj kaj militistoj, kiuj vestis la tipajn uniformojn de la epoko kiam la Ruĝa Armeo batalis kontraŭ la nazioj, kiuj estis venkitaj la 20-an de aprilo 1942.

Alia ceremonio por tiu ĉi celebroj okazos en la Ĝardeno de Aleksandro, tuj apud la okcidenta muro de Kremlin, kie oni oferos florbukedon antaŭ la tombo de la Nekonata Soldato.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up