La perua registaro esprimas ke forpardono de Fujimori ne estos nuligita.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2018-01-02 11:02:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Limo, 2 jan (RHK) La estrino de la ministeria registaro de Peruo, Mercedes Aráoz, anoncis ke la registaro rifuzos ajnan eventualan peton de la Intermerika Komisiono pri Homaj Rajtoj (CIDH) por nuligi la forpardonon humanitaran donitan al la diktatoro Alberto Fujimori flanke de la prezidento Pedro Pablo Kuczynski.

Ŝi esprimis ke Peruo estas obeema pri siaj internaciaj devoj, sed havas Konstitucion; kaj la Konstitucio estas eksplicita rilate al la kompetento de la prezidento transdoni forpardonojn.

La dua vicministrino asertis sian dubon pri tio ke la CIDH esprimu ke la rajto de la Konstitucio al la prezidento povas esti rebatita. Tie klare diras ke la forpardono estas kompetento de la prezidento. Punkto. Nenio alia. Tiel raportas la televida ĉeno Telesur.

Dume, la CIDH fiksis aŭdiencon la venontan 2-an de februaro pri tiu ĉi kazo.

La prezidento forpadonis la eksan prezidenton Fujimori (79-a jara) tri tagoj post kiam la fujimora grupo subtenis lin en la Kongreso por eviti ties haltigon kiel prezidento; tamen, la prezidento insistas pri tio ke la decido obeas al la sanstato de la perua diktatoro.

La decido estigis fortan popolan rifuzon, kaj multobliĝas la surstrataj protestoj sub la devizo “forpardono estas insulto”, kaj krome oni akuzas la prezidenton Kuczynski interŝanĝi subtenon de la fujimora grupo kontraŭ promeso de forpardono.

Alberto Fujimori estis komdamnita en 2009 je 25 jaroj de karcero pro lia respondeco en la delitoj de murdo kun perfido, pligravitiga forkapto kaj gravaj vundoj, post kiam oni lin deklaris kulpa kiel intelekta aŭtoro de la masakroj de Barrios Altos en 1991; kaj la Cantuta, en 1992.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up