La Papo Francisco pardonpetas pro la perfortoj de la katolika eklezio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2018-01-17 09:23:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Santiago de Ĉilio, 17 jan (RHK) La papo Francisco vizitas la sudamerikan landon kaj trairos la regionon de la Araŭkanio, lulilo de la mapuĉa etno, kiu estas konsiderata la plej malriĉa kaj kies indikiloj de senlaboreco estas la plej altaj en tiu lando.

La vizito estas plena je simbolismo, ĉar ĝi markas “la internaciigon de la postuloj de la mapuchoj kaj la elstareco akirita rilate la promociadon kaj defendon de la homaj rajtoj”, emfazis la historiisto Fernando Paraicán.

Por tiu ĉi profesoro de la Universitato de Santiago, citita de la hispana informagentejo EFE, la trairado de Francisco en tiu teritorio evidentigas “la mankojn de la ĉilia ŝtato en la konduko de tiu procezo”.

La pasintan junion, la ĉilia prezidentino Michelle Bachelet pardonpetis al la mapuĉo-popolo pro la eraroj kaj hororoj faritaj aŭ toleritaj de la ŝtato en nia rilato al ili”, kaj samtempe ŝi prezentis Planon de agnosko kaj evoluigo de la Araŭkanio”, laŭ raportis la televidĉeno Telesur.

Tamen, post kelkaj monatoj, la mapuĉoj kritikas la mankon de ties petoj, speciale, la rekuperigon de siaj teroj uzurpitaj al iliaj antaŭuloj, kiuj nun estas en la manoj de latifundistoj kaj arbaraj entreprenoj.

La papo Francisco pledos por la unueco, dialogo kaj repaciĝo de la popoloj. Oni ankaŭ konsideras ke tre verŝajne li pardonpetos, kiel farite antaŭe rilate al la perfortoj de la Katolika eklezio, sed en tiu ĉi kazo, “ĝin devus akompani politiko kiu renversu la altajn indikilojn de malriĉeco kaj apartigo de la mapuĉa popolo”, emfazas Pairacán.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up