Asertas Lula ke Brazilo travivas diktaturon de la jura povo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2018-01-29 09:22:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Lula da Silva, eksprezidento de Brazilo

Havano, 29 jan (RHK) La brazila eksprezidento Luiz Inácio Lula da Silva esprimis ke tiu lando travivas diktaturon de parto de la jura povo, kies celo estas eviti lian eblan kandidatiĝon por tria mandato dum la elektoj ĝeneralaj de la venonta oktobro.

Li asertis ke la vero estas ke oni konstruas teroro-etoson en Brazilo. La deklaron li dissendis per videomaterialo adresata al la gvidantoj kiuj partoprenas konferencon pri malsato de la organizo de UN por nutrado kaj agrikulturo en Etiopio.

La eksprezidento (2003-2010) kiu  ricevis ratifon pri sentenco de tribunalo de dua instanco, pliigita je 12 jaroj de malliberejo, nuligis sian partoprenon en tiu konferenco, tial ke oni malpermesis al li vojaĝi al eksterlando.

La historia gvidanto de la partio de la laboristoj aldonis ke li suferas persekutadon por malebligi sian kandidatiĝon kiel prezidento, ĉar li starigis plurajn programojn de socia inkludo, kaj tial oni utiligas amason da  mensogoj kontraŭ li por eviti ke li estu elektita kiel prezidento.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up