Komenciĝis la 13-a monda socia forumo en Brazilo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-03-13 19:14:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La monda socia forumo okazas en Brazilo

Havano, 13 mar (RHK) La 13-a monda socia forumo komenciĝis en la brazila urbo San Salvador de Bahía per marŝado de la placo Campo Grande ĝis la placo Castro Alves, konata kiel la Placo de la Popolo.

 

En la movilizado partoprenis pli ol 20 mil personoj kiuj vigligas renkontiĝon kiu sesios ĝis la 17-a de marto sub la devizo “Rezisti estas krei, rezisti estas transformi”.

 

La 14-an okazos mitingo por la demokratio en la stadiono Pituacu, kiun ĉeestos la eksprezidentoj de Brazilo, Luiz Inácio Lula da Silva kaj Dilma Rousseff, la argentina eksprezidantino Cristina Fernández, la urugvaja eksprezidento José Mujica kaj la eksprezidento paragvaja, Fernando Lugo.

 

La 16-an okazos monda asemblo de virinoj, kiu celas agnoski la urĝecon pri respekto al la virinaj rajtoj kaj debati temojn kiel la krimigon de abortado, la virinmurdadon kaj batalon kontraŭ perforto.

 

En tiu sama tago vespere okazos la monda asemblo de la popoloj, movadoj kaj teritorioj en rezistemo en la kampadejo de la indiĝenaj popoloj.

 

Fonto: Telesur

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up