Prezidanto de la ĝenerala asembleo de UN vizitas Kolombion.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-03-16 08:11:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bogoto, 15 mar (RHK) La prezidanto de la ĝenerala asembleo de UN, Miroslav Lajcák, alvenis ĉi-ĵaŭde al Kolombio, kie li restos dum tri tagoj kaj renkontiĝos kun la ŝtatestro, Juan Manuel Santos.

Lajcák estis akceptita de la vicministro pri multflankaj aferoj de la ministerio pri eksteraj rilatoj de tiu lando, Adriana Mendoza kaj la ambasadorino de Kolombio antaŭ UN, María Emma Mejía.

La vizito de tiu alta reprezentanto de UN centrigos sian agenton en la Tagordo 2030 pri daŭripova evoluo.

La funkciulo de UN ankaŭ vizitos la departementon de Cauca, en la sudokcidento de Kolombio, kie li vizitos produktivajn projektojn en la komunumoj de Totoró, kune financitaj de la registaro kaj donacintaj landoj.

Ankaŭ rekontiĝos kun la privata sektoro, la akademio kaj misioj de UN en la sudamerika lando.

La ministerio elstarigis ke tiu ĉi vizito pruvas la sindevigon de UN kaj de la internacia komunumo kun la konstruado de paco en Kolombio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up