Lula esprimas sian aktivan favoron al la agrara reformo en Brazilo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-03-27 10:16:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Lula da Silva, eksprezidento de Brazilo

Havano, 27 mar (RHK) La brazila eksprezidento Luiz Inácio Lula da Silva gvidos mitingon favore al la agrara reformo ĉe la landlima regiono de Foz de Iguazú, kie efektiviĝos la antaŭlasta tago de ties kvara karavano.

En la sudo de tiu lando, la brazila gvidanto defendos la bonaĵojn de la agrara reformo, post jaroj de kapitalisma ekspluatado en Brazilo, lando kiu posedas totalan surfacon je 8 milionoj 515 mil 770 kvadrataj kilometroj.

Antaŭe, Lula partoprenis en internacia seminario en tiu sama loko kie li rakontis la atakojn suferitajn de lia karavano la pasintan dimanĉon en la ŝtato de Santa Catarino, kiu laŭ liaopinie, estis faritaj de kelkaj “faŝistoj”.

Aliflanke, li parolis pri la jura kazo alfrontata pro la supozataj deliktoj de pasiva koruptado kaj monlavado, kaj asertis ke li ne estas super la leĝo, sed li nur volas ke la juĝistoj sin donu al la meritoj de la procezo. Li aldonis ke en Brazilo, demokratio ne estas la regulo, sed la escepto.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up