Dilma denuncos en internaciaj institucioj la politikan persekuton kontraŭ Lula.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-04-09 13:10:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Dilma Rousseff, eksa prezidentino de Brazilo

Havano, 9 apr (RHK) La eksa prezidentino de Brazilo, Dilma Rousseff esprimis ke ŝi denuncos la persekutadon ekzistantan en sia lando kontraŭ la eksa prezidento Luiz Inácio Lula da Silva.

Pere de komuniko, Rousseff certigis ke ŝi denuncos tiun persekutadon antaŭ universitatoj kaj akademiaj institucioj de Hispanio kaj Usono;ŝi aldonis ke Lula iĝis “politika malliberulo, viktima de akra persekutado flanke de liaj kontraŭuloj”, kiuj uzas siajn rimedojn por “malprestiĝigi la rolon de Lula antaŭ la historio kaj la brazila popolo”.

Rousseff emfazas ke la enprizonigo por Lula reprezentas “etapon de la puĉo iniciatita en 2016”, post la proceso de juĝado aprobita de la brazila Kongreso kontraŭ ŝi, “sen ajna krimo ŝiaflanke”.  

“La puĉemaj amaskomunikiloj klopodas, hontige, neglekti la kondiĉon de politika prizonulo, samkiel ili neas la okazintan puĉon en 2016”, asertis la konstitucie elektita  eksa prezidentino.

La advokato de Lula, Cristiano Zanin, kunsidis ĉi-dimanĉe en Curitiba kaj ratifis sian esperon renversi la ordonon  de mallibereco.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up