Alvenos al Kubo la ekvadora prezidento Rafael Correa

Eldonita de Reinier Clemente López
2013-09-25 13:02:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidento de la Ekvadora Respubliko, Rafael Vicente Correa Delgado, alvenos ĉi vendrede, la 20an de septembro, al Kubo pro laborvizito.

Laŭ informas ĵurnalo Granma, dum sia restado la ekvadora reganto havos oficialajn konversaciojn kun la prezidento  de la Ŝtata kaj Ministra Konsilantaroj, Raúl Castro Ruz.

Krome, Correa vizitos la konstruatajn ejojn kie laboras Ekvadoraj Inĝenieroj kiuj apartenas al la Armeo de tiu ĉi lando en la orienta provinco Santiago de Cuba, kiel ero de  solidara helpo subtenata de Ekvadoro por la suferintoj de la uragano Sandy, kiu batis la orientan provincon pasintjare.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up