Putin kritikas la atakojn militajn sen subteno de UN

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-04-25 09:07:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Putin kritikas neglekton respekti la internacian juron kaj uzi militan forton kiel konfliktsolvado

Sochi, 25 apr (RHK) Lanĉi militajn atakojn sen permeso de UN,  nur “favoras terorismon” kreante politikan malstabilecon, emfazis la rusa prezidento Vladimir Putin en tiu ĉi urbo, okaze de la forumo internacia pri sekureco.

Kelkaj membroj de la internacia komunumo pli kaj pli klopodas ignori la normojn kaj principojn universale agnoskitajn pri internacia juro kaj uzas la militan forton, sen konsulti la sekurecan konsilantaron de UN, denuncis la ŝtatestro, laŭ raporto de la televida ĉeno Telesur.

Li esprimis ke tia sinteno kreas malstabilecon politikan kaj socian kaj ludas je la terorismaj kaj ekstremismaj fortoj, la transnacian krimon kaj altigas la konfliktojn kaj lokajn krizojn.

En la mesaĝo, legita de la sekretario de la sekureca konsilantaro de Rusio, Nikolai Pátrushev, Putin kritikas la sintenon de kelkaj landoj neglekti pri negocado kiel kerna ilo por solvi la konfliktojn tutmonde.

Tiaj deklaroj, senmencie, reagas al la bombardado de Usono, Britio kaj Francio kontraŭ Sirio, kio ne havis la subtenon de UN, kaj estis bazita sur la supozata uzo de kemiaj armiloj flanke de la armeo de tiu lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up